Episodes
🤔 Kion diras Esperantistoj pri Esperanto kion vi mem ne kredas vera? Ĉu la kvanto da Esperantistoj? Ĉu la logika facileco lernebla en unu monato? Ĉu la utileco de via KER-diplomo? Ĉu la statistike komprobebla fakto ke Esperanto estas la plej bela lingvo? 🤯 📝 Skribu ĉi-sube en la komentejo tion kion vi aŭskultis 👇👇👇 Akompanu nin trairi longan liston da diraĵoj en Esperantujo (aŭ Esperantio, nur por ĉagreni la Civiton) sed ankaŭ kelkajn mensogojn kiuj iris tro for ene de sia propra merda...
Published 03/30/24
Published 03/30/24
www.instagram.com/lakompanioLa Karnavalo de Brazilo estas la plej granda festo de la mondo, au tion ili diras... akompanu nin malkovri kelkajn sekretojn de la Karnavalo, kelkajn miskonceptojn kiujn homoj havas, je la mano de Pietro, kiu mem spertis la karnavalon jam dum pli ol 40 jaroj! ----------------------------------- Jen la ligiloj de niaj Sociaj Retejoj: 📸Instagramo 🗿Fejsbuko 🎞️Jutubo 🎧Spotifajo 🕺Tiktoko: 💰Patreon:
Published 02/19/24
🐶❤️🐱 Kiom multe vi amas viajn hejmbestojn? Ni certe amas niajn, sed ĉu sufiĉe multe por sendi ilin al akupunkturisto? Mi ne certas... akompanu nin tra la vojaĝo de besto-laborantoj kaj besto-ĉarlatanoj kiuj buntas en interreto nun... ----------------------------------- Jen la ligilo de Jutubo por ĉi tiu epizodo: https://youtu.be/qZ-hjwDqkUk Jen la ligiloj de niaj Sociaj Retejoj: 📸Instagramo 🗿Fejsbuko 🎞️Jutubo 🎧Spotifajo 🕺Tiktoko: (baldaŭ) 💰Patreon Dankon mojosuloj! #esperanto...
Published 02/04/24
Permesu min diri al vi sekreton, veraj viroj ne bezonas esti muskolaj, esti tutkorpe haraj, esti finance stabilaj, tute ne! Viroj bezonas trovi la sekretojn pri kiel sidiĝi aŭ kiel stari kiel vera alfa masklo. Viroj devas scii kiel trompe manipuli virinojn por seksumi kun ili. Viroj devas inspiri aliajn virojn por igi ilin voli esti kun aliaj alfaj viroj, fari ĉion kion alfaj viroj volas, adori ilin, ami ilin, eĉ amori ilin... Almenaŭ tion diras la "viraj trejnistoj"... sed kion diras ni? Nu,...
Published 01/28/24
Mondaj Sekretoj ne tiom Sekretaj - 9a epizodo: Vaglumoj kaj fajraj spiritoj Ĉu vi iam marŝis nokte tra la arbaro, tra tombejo aŭ proksime de marĉoj kie akvo putra nutriĝas de mortintaj bestaj kaj plantaj kadavroj?! Ankaŭ mi ne, mi tre timus fari tion! Akompanu nin tra kultura vojo por klarigi kio estas la lumetoj kiuj aperas en tiaj lokoj, foje etaj, foje bluaj, kaj ofte prenataj en folkloraj rakontoj kiel animoj de batalantoj, amantoj aŭ...
Published 01/23/24
Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj - Epizodo 8a - La Bestego de Gévaudan (Ne forgesu aboni la kanalon 😎, mojosulo) Bestego kiu atakis dum pluraj monatoj, paŭzis dum cent jaroj, kaj poste atakis nur infanojn... onidire ĝi estis inteligenta, ruza, kaj sentis specialan plaĉon por homa sango. Sed kio estis tiu besto kiu terurigis Francion kaj kies ĉasado restis en la legendoj de la lando? --------------- Jen niaj ligiloj: www.facebook.com/lakompanio www.instagram.com/lakompanio Kaj se vi vere...
Published 01/23/24
Multaj ege famaj famuloj de Usono, Eŭropo kaj Altnivelaj Religiaj Organizoj - do Esperantujo, aperis menciitaj en konversacioj kun la viktimoj de la Holivuda produktisto kaj homa trafikisto, Jeffrey Epstein. Surprize por neniu, neniu Esperantisto aperas en tiu listo. Ĉi tiu kaj aliaj despli teruraj stultaĵoj ene de la video. ------------------------ Jen la ligilo por aŭdi ĉi tion en Jutubo https://youtu.be/bMxtOEnl-BE Jen la ligiloj de niaj Sociaj Retejoj: 📸Instagramo:...
Published 01/23/24
Ĉu vi rigardis ĉi tion kaj ankoraŭ ne abonis?! 👀👣👍🌐 Jen la fino de la 2023a sezono!! Sed ĉifoje vi ne devos atendi longe 😏 ĉi foje ni venos rapide (kiel ĉiam) 😉 baldaŭ, en januaro, (mi esperas) vi scios pli pri ni! Dume, ĝuu ĉi tiun kolekton de anekdotoj kaj tradicioj, kaj havu bonajn festojn kun viaj familioj, geamikoj kaj najbaroj! 🎁🧚‍♀️🎅🏼🎄🎁 #esperanto #podkasto #esperantista #esperantisto #december2023 #lamalfamuloj ---- 🎄🎁😉 Sekvu nin en niaj...
Published 01/22/24
Kio okazas kun junuloj kiuj ekde la apero de interreto akceptis kredi kion ajn venis al iliaj okuloj krom la tradiciajn religiojn de iliaj gepatroj? Kial kristaloj, kvarzoj, pendumiloj, taroko, horoskopoj, kaj kio ajn tra la grandega ebleco de opcioj inter ĉarlatanoj kaj falsaj profetoj iĝis denove furoraj? Kial tiuj junuloj sin dediĉas al homoj kiuj ne nur prenos ilian monon, sed ankaŭ foje iliajn aliajn posedaĵojn, kaj foje eĉ ili seksperfortos la junajn viktimojn 😱 ------------------ Se vi...
Published 01/22/24
⚛️🔭🇮🇹📐🧑🏻‍🔬 E5a - La Sekreta malapero de Ettore Majorana, fizikisto naskita en Italio kaj eĉ konsiderita tiel grava kiel Einstein (en vortoj de grandaj sciencistoj), estas jam de jardekoj sensolva mistero kun multaj eblaj finoj... 🧑🏻‍🤝‍🧑🏻 manenmane akompanu nin kaj malkovru la teoriojn kiuj ĉirkaŭiras ĉi tiun strangan homon. Surklaku la dikan fingron 😉🖰👍 kaj ne forgesu aboni niajn aliajn...
Published 01/22/24
Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj - Epizodo 7a 👽🐺🐐 La monstro kiu terurigis Portorikon, Usonon, Meksikon kaj Centramerikon de 1995 ĝis hodiaŭ, mortigante bestojn je strangaj manieroj, foje kaptita post aŭtakcidento, foje vidata tra la fenestro. La meksikanoj diras ke ĝi estas sia, la portorikanoj ankaŭ postulas la proprecon de la monstro, usonanoj foje diris ke ĝi venis el spaco, kaj eĉ amerikaj indianoj havis legendon rilatan jam de ducent jaroj. Sed kiu estas prava? Venu malkovri la veron...
Published 12/17/23
Ĉiam ridetu karaj!! Ĉio estos bone, vi nur bezonas pensi pozitive kaj akcepti ke ĉio fluu ĉirkaŭ vi, vi ne bezonas fari kion ajn, vi nur devas fidi kaj pensi pozitive, tiel via hararo ne falos, via laboro pli facilos, via malsano malaperos, kaj eĉ via ekzedzino abandonos sian novan edzon por reveni al viaj brakoj!! Vi nur pensu pozitive, kaj ĉio solviĝos sole! (Kompreneble ĉi tio estas sarkasmo, vi ja devas pensi realisme por scii kiel agi kaj kion esperi... pensi pozitive estas kvazaŭ pensi...
Published 12/14/23
Kiom ofte vi pensas pri la Romia Imperio? Jen unu el multaj ege mojosaj rakontoj de la legioj kiuj esploris la mondon konkerante, batalante, konstruante kaj edziĝante nome de la Gloro de Romio! Ĝuu ĝin tre, kaj ne forgesu aboni la kanalon kaj klaki sur la butonojn por plibonigi nian algoritmon 😎 ---------------------------------------------- Vi scias kie trovi nin  @LaKompanio  ĉie, ĉu ne? Instagramo, fejsbuko, baldaŭ tiktoko kaj telegramo. Ankaŭ! Se vi volas apogi nian agadon, ni havas paĝon...
Published 12/10/23
Ĉu vi sciis ke en ĉi tiu universo estas las plej sukcesa uzado de Esperanto? 🤯🤪 Ne, ĉi tiu epizodo ne temas pri la evento kiu iĝis tradicio dum la jaroj de pandemio, sed pri la veraj Paralelaj Universoj, ankaŭ konataj kiel la Pluruniversaro (Multiverse), sed tiu nomo ne taŭgas, samkiel Araneulo neniam estos tiom mojosa kiel Spajdermano. ---- Se vi legas ĉi tion, kial vi ne klakis la ŝatbutonon? Mi donos al vi un minuton. Dankon 😘 Nun, jen niaj retejoj, kaze ke vi ankoraŭ ne sekvas nin...
Published 12/06/23
Uralaj montoj, 1950aj jaroj, Sovetunio... Mistera fenomeno kiu restis sensolva dum jardekoj, kiu lasis 9 junajn viktimojn sub la neĝo, senŝuaj, duone senvestitaj, kaj eĉ kun rompitaj ostoj... kio okazis? Ĉu estis besto? Ĉu NIFO? Ĉu milita eksperimento? Malkovru la solvon je la fino de la epizodo, sed aŭskultu la tutan rakonton por kompreni kial ĉi tiu mistero restis (kaj ankoraŭ restas) sensolva... 🕬 Ne forgesu aboni niajn retejojn en instagramo, fejsbuko, kaj podkastejoj, 😉 ĉie...
Published 11/26/23
🚀 🕘🕟🌀😵‍💫 Pietro kaj Karlos vojaĝos ne nur tra la tempo kaj siaj memoroj, sed ankaŭ tra la defioj naturaj kaj nenaturaj kiujn postulus vojaĝo tra la tempo. Akompanu nin kaj mem pensu kiujn vestaĵojn vi kunportus al via vojaĝo tra la tempo, kiun lingvon vi parolus, kaj kiel vi defendus vin mem kaze ke homoj de la pasinteco kredu ke vi estas demona sorĉisto. Ĉu vi parolus Esperanton kun pasinteculoj? 😲👌 Sekvu nian rekomendon pri podkasto en la hispana, la portugala, la kataluna, la hindia, kaj...
Published 11/23/23
En hodiaŭa epizodo, Chus rakontas al ni pri hispana seria murdisto Alfredo Galán, kaj kiel grave influas maskomunikiloj en la proceso trovi krimulojn, kaj eĉ kiel stultaj policistoj povas esti kiam la pruvoj tuŝas iliajn nazojn... Ĝuu la epizodon, kundividu kaj ne forgesu aboni la kanalon! ---------------------------------- Apogu nin per viaj ŝatklakoj ĉie Patreon: www.patreon.com/lakompanio Instagramo: www.instagram.com/lakompanio Fejsbuko: www.facebook.com/lakompanio #Podkasto...
Published 11/18/23
Ni klaĉas, ni rakontas sekretojn, ni havas sekretojn, kaj sekrete ni decidas ke Esperanto estas la lingvo de niaj geamikoj, la lingvo por nia amanto, do... eble la titolo vere taŭgas. 😂😂😂 🖼️Serĉu memeojn en Instagram: www.instagram.com/lakompanio 🗿Kaj foje ankaŭ memeojn per Facebook: www.facebook.com/lakompanio 💸Apogu nin per via malfacile enspezita kapitalo en Patreon: www.patreon.com/lakompanio #esperanto #esperantopodkasto #esperantistoj #esperanta #enesperanto #duidiotojbabilante...
Published 11/16/23
En hodiaŭa epizodo, Alekĉjo rakontas al ni pri franca seria murdisto Henri Landru, la romantika amasmurdisto kiu ricevis milojn da francajn frankojn per violentaj murdoj... ege simile al Jako la buĉisto, nur tute inverse. Ĝuu la epizodon, kundividu kaj ne forgesu aboni la kanalon! --------------------------------------------------------- Apogu nin per viaj ŝatklakoj ĉie Patreon: www.patreon.com/lakompanio Instagramo: www.instagram.com/lakompanio Fejsbuko: www.facebook.com/lakompanio Jutubo:...
Published 11/16/23
Malfamuloj E58 Karlos kaj Pietro revizias la ne-tiom-novan modon de tiktoko, la NPC (Ne ludeblaj roluloj en la angla), kaj ĉar esperantujo preskaŭ tute ne ekzistas en tiktoko (pardonu karaj 3 esperantistoj en tiktoko, sed kiu el vi faris la NPCn en Esperanto?) kaj aliajn sensenzaĵojn. 🖼️Serĉu memeojn en Instagram: www.instagram.com/lakompanio 🗿Kaj foje ankaŭ memeojn per Facebook: www.facebook.com/lakompanio 💸Apogu nin per via malfacile enspezita kapitalo en Patreon:...
Published 11/05/23
Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj Bonvenon al Mondaj Sekretoj ne Tiom Sekretaj, la podkasto kie Carlos, Chus kaj Alekĉjo rakontos unu al la aliaj pri kazoj de famaj krimoj, historiaj kuriozaĵoj kaj preternaturaj fenomenoj, tiom strangaj, mojosaj aŭ kuriozaj ke ili ricevis la privilegion aperi en nia esperanta podkasto. Ĉifoje pri la plej fama seria murdisto de la mondo: Jako la buĉisto, la ventrotranĉisto, la murdisto... Jack the Ripper. ---------------------------------- La venonta epizodo...
Published 11/05/23
7a Sezono, epizodo 57a Post 5 monatoj, la Malfamuloj revenas al niaj kompatindaj oreloj kiuj devas aŭdi ilin dum unu horo pri Artefarita Intelekto, Resaniĝo per Ekzerco, pri la Finvenkismo de ChatGPT, kaj pri Kapitalismo nur en la unua epizodo de ĉi tiu nova sezono! Nu, fakte, vi ne "devas, devas" aŭdi aŭ spekti ĉi tion... sed se vi faras, ni ege dankas!! Ne forgesu aboni niajn retejojn kaj kanalojn, kaj se vi (mal)ŝatas la videon, lasu komenton menciante kie ni forgesis akuzativon, aŭ pri...
Published 10/30/23
Kelkaj homoj hodiaŭ kredas ke la tero estas giganta globo farita el mineraloj, metaloj kaj aliaj elementoj flugante senkontrole tra la spaco tirata de nevidebla forto kiu venas de la suno... sed ni ĉiuj scias, ĉar ni ĉiuj vidas la veron per niaj okuloj: La tero estas plata, kaj la suno estas lampo je 600 kilometroj for de nia grundo, kaj nia mondo estas limigita de glacia murego kiu falas sur la dorso de kvar elefantegoj kiuj staras sur la ŝelo de giganta testudo kiu flugas pace tra la...
Published 05/20/23
Ĉu vi jam ludis per la spirita tabulo? Kiel vi diras "OuiJa" en via lingvo? Se vi povus paroli kun spiritoj por demandi specifan aferon, kion vi demandus? Akompanu nin trapasi plurajn anekdotojn pri homoj kiuj diris esti kapablaj paroli kun spiritoj kaj mortintoj... kaj vidu kiom fuŝe ili fiaskis ĉion, eĉ kreante religion! Ne forgesu aboni la kanalon! Kaj se vi ŝatas ĉi tion, eble vi povus konsideri apogi nin per ⁠Patreon: www.patreon.com/lakompanio Instagramo:...
Published 05/02/23